Benvenuto Ospite | Registrati | Login  Selektu lingvon Select interface language Scegli la lingua

Giovedì, 09 Settembre 2010  20:10

Clicca QUI
   
5x1000 all'ERA

Democrazia Linguistica
 Prima Pagina

 @DemocraziaLinguistica.it
 Messaggi tra Utenti

 RISORSE
 FORUM
 NOTIZIE

 Segnalaci
 Cerca
 Altri siti

::
Esperanta Muziko  Uzi OpenOffice.org

1
 Benvenuto Ospite
Registrati!



La registrazione e' gratuita e garantisce pieno accesso al sito

 Registrati
 Login:
User:


Password:


Ricordami

Utenti: Online
Utenti: Utenti:1
Ospiti: Ospiti:4
Totale: Totale:5
 Utenti Online
Online Daniela_Gigliol... 

SMS

Username:
Password:


5

ERA-GOOGLE



 

Donazioni e iscrizioni


Versamento tramite il classico
Bollettino postale:

Scaricalo da qui già precompilato

Facebook
ERA onlus

Forum

5 ultimi argomenti:
·  La Pagina dei Lettori sulla stampa
Daniela_Giglioli
09 Set 2010 - 20:02
122 repliche

·  Lingua italiana a Bolzano
Daniela_Giglioli
08 Set 2010 - 19:25
0 repliche

·  En Germanio naskighis la partio "Unu mondo"
oltremare
07 Set 2010 - 23:53
0 repliche

·  Dalla Francia appello alla resistenza linguistica internazionale
Daniela_Giglioli
07 Set 2010 - 19:31
0 repliche

·  18 persone in Servizio Civile all'ERA per i diritti linguistici
E.R.A.
07 Set 2010 - 11:29
0 repliche

POPOLI
Tirocini
Tesi di Laurea
Servizio Civile
Dokumentoj | Documents | Documenti
 Eŭropo | Europe | Europa
 UNESCO
 
5 ultime pagine
 DECRETO LEGISLATIV…
 RAPORTO PRI SLOVEN…
 General Conference…
 Proactive Communic…
 Le multilinguisme …
 
e-Fundapax 2004

RAPORTO PRI SLOVEN-AUSTRAJ EKSPRESAJ ESPERANTO-KURSOJ. 1993

RAPORTO PRI SLOVEN-AUSTRAJ EKSPRESAJ ESPERANTO-KURSOJ. 1993
.: Data Pubblicazione 07-Mar-2004 :: Letture:: 4036 :: Stampa solo questa pagina :: Stampa pagina con tutte le sottopagine:.

RAPORTO PRI LA REALIGITA PROJEKTO “LANDLIMAJ SLOVEN-AUSTRAJ
EKSPRESAJ ESPERANTO-KURSOJ POR 11-13-JARAJ GELERNANTOJ”


1-29 MARTO 1993

I) ANTAUHISTORIO

Zlatko Tisljar kiel chefautoro de la Zagrebmetoda lemolibro de Esperanto eksperimentis per diverslongaj kursoj por gelemantoj en Zagrebo inter 1980 kaj 1990. En Internacia Kultura Servo en Zagrebo oni ellabons sub la gvido de Z. Tisljar la tutan lernmaterialon:
bazan lemolibron je 12 lecionoj, kies kroatlingva sepa sanghita kaj plibonigita eldono estis adaptita kaj aperigita en pli ol 20 lingvoj inter kiuj ankau la slovena kaj la germana: kasedon, instrubildstrion, instrukciaron por kursgvidantoj, facilan legomaterialon post la baza kurso

En 1985 oni fans unuan eksperimentan internacian kurson inter gejunuloj
16-18-jaraj de Zagrebo kaj gimnazio en Judenburg (Austrio) kunlabore kun mag. Herbert Mayer, kiu okazis dum unu semajnfino en Judenburg kaj dum alia semajnfino en Zagrebo.

Sekvis en 1986 komuna kurso de instruistoj de Stirio kaj Kroatio kiun organizis IKS kaj Pedagogia Instituto de Stirio en Graz gvidata de doktoro Karl Haas lau la sama sistemo, ke unu semajnfinon miksita instruistgrupo el Stirio kaj Kroatio lernis en Graz kaj alian semajnfinon en Zagrebo.

Inter 1989 kaj 1991 okazis 4 similtipaj kursoj 7-14 tagaj por senioroj de Kroatio, Austrio, Italio kaj Germanio en Zagrebo, Zadar, Arnoldstein kaj Iserlohn.

En 1992 estis fondita Inter-kulturo en Maribor direktorata de Z. Tisljar, kiu daurigis chi tiun pedagogian projekton de rapida paralela lernado de Esperanto en miksitaj intemaciaj grupoj kaj la propono pri unua tiaspeca kurso por infanoj 11-13-jaraj venis de Interkulturo, Maribor.

II) PREPAROJ POR LA PROJEKTO

Inter-kulturo petis kunlaboron kaj helpon de doktoro K. Haas, kiu informis
pri la projekto la Pedagogian Instituton de Stirio en Graz. Chi tiu plu sendis la cirkuleron al apudlimaj lemejoj petante la direktorojn esplori chu estas intereso inter gelemantoj kaj gepatroj por tio. Positive reagis du lernejoj: Haupschule2 en Deutschlandsberg kaj gimnazio en Leibnitz. La originala propono de Inter-kulturo petis trovi 6 infanojn por tia grupo. En Deutschlandsberg oni trovis 9 kaj en Leibnitz 6. Inter-kulturo tuj kontaktis proksimajn lemejojn en Slovenio kiel partnerojn: la Elementan lernejon en Radlje ob Dravi kaj la Elementan lernejon en Pesnica,kiuj baldau ankau trovis sufichan nombron da interesitaj  infanoj, en Radlje ankau 9 kaj en Pesnica 8. Fine de decembro 1992 oni interkonsentis, ke la kursoj okazu en marto 1993 tiel, ke chiu kurso dauru du semajnojn. Ili okazu chiutage (krom dimanche) po du horojn tiel, ke unu
semajnon lernantoj deunu lemejo veturu al la partnerIernejo kaj la postan semajnon inverse. Fine de la kursoj oni planis publikajn ekzamenojn.
Inter-kulturo prizorgis la necesajn lernolibrojn, lernilojn, ekzercmaterialojn kaj la instruiston (Z. Tisljar).

III) EFEKTIVIGO DE LA PROJEKTO

1) KURSO DEUTSCHLANDSBERG-RADLJE:
Post kiam en ambau lernejoj anoncighis po 9 gelernantoj (en Deutschlandsberg
2-a klaso, chiuj naskigis en 1980 kaj 981) kaj en Radlje la 6-aj kaj 7-aj klasoj (naskighis en 1979 kaj 1980) la direktoroj, sinjoroj Sigfried Robia kaj sinjoro Herman Tomazic taskigis instruistojn, kiuj zorgos pri la grupoj: instruistino Darinka Pivec kaj instnustino Helene Gross kiuj mem decidis ankau
kunlerni. Poste alighis al ili ankorau profesorino Zalcer Dana en Radlje kaj sinjoro S. Robia elDeutschlandsberg. Post la unuaj du tagoj decidis ne plu daurigi po unu lernanto el ambau lemejoj, char sajnis al ili tro malfacile.

Tiel la definitiva nombro de partoprenintoj ghis la kursofino estis 8
lernantoj el Radlje, 8 gelernantoj el Deutschlandsberg, du instruistinoj el Radlje, 1 instruistino kaj unu instruisto el Deutschlandsberg. Jen la listo:

Gelernantoj el Deutschlandsberg:

1. Marco Strohmeier, Franz Grobelbauerstr. 79a, 8530 DL
2. Daniela Steinbauer, Habenfeld 14, 8524 Bad Gains
3. Martin Stenzl, Feilhofengasse 15, 8530 DL
4. Monica Teissi, Gersdorf24, 8524 Bad Gams
5. Paul Temmel, Rusbach 103, 8530 DL
6. Gerd Wilting, Ulrichsberg 27, 8530 DL
7. Stephanie Wohlgemuth, Frauenthalerstr. 51, 8530 DL
8. Thorsten Zerha, Eschensiedlung 81, 9530 DL

Gelernantoj el Radlje:

1. Grega Bobovnik, Prisoje 6, 2360 Radlje ob Dravi
2. Mitja Ceru, Partizanska 47, 2360 Radlje
3. Mateja Karlatec, Vuhred 77, 2365 Vuhred
4. Ales Kogelnik, Koroska c. 16, 2360 Radlje
5. Jasmina Koleznik, Vuhred 17, 2365 Vuhred
6. Karmen Mihelic, Partizanska 44, 2360 Radlje
7. Jasmina Temik, Voranceva 11, 2360 Radlje
8. Robert Zolger, Maistrova 2, 2360 Radlje

Geinstruistoj el Deutschlandsberg

1. sinjoro Siegfried Robia
2. sinjorino Helene Gross

Geinstruistoj el Radlje:

1. sinjorino Darinka Pivec
2. sinjorino Dana Zalcer

La kurso okazis jene:
De la 1-a ghis la 6-a de marto la grupo el Deutschlandsberg chiutage veturis
per buseto post la regula matena lernejo al Radlje kaj la du grupoj kune lernis en Elementa lernejo de Radlje chiutage de la 15,30 ghis la 17,30h kun interpauzo de 20 minutoj. Chiu el la du lernohoroj dauris 50 minutojn.

De la 7-a gis la 13-a de marto la grupo el Radlje veturis per buseto al Deutschlandsberg, kie la kurshoroj okazis inter la 15-a kaj la 17-a horo. La lernoplano antauvidis la lernadon de 6 lecionoj el la Zagrebmetoda lernolibro, kio ampleksas 240 vortojn kaj gramatikon, kiu kovras chirkau 70% de la necesa gramatiko en la parola lingvo. La unuan tagon oni lernis la 1 -an lecionon, la duan tagon la 2-an lecionon, la trian tagon oni ekzercadis. La 4-an tagon oni lemis la 3-an lecionon, la 5-an tagon la 4-an lecionon kaj en la sesa tago oni nur ekzercis. La 7-an tagon oni lernis la 5-an lecionon kaj la 8-an oni ekzercadis. La 9-an tagon estis instruata la 6-a leciono kaj la l0-an kaj la 11-an tagon oni ekzercadis.

La 12-an tagon okazis publika ekzameno.

Dum la lemado de novaj lecionoj estis uzata la klasika Zagreba metodo nur ke la instruisto devis unue klarigi la gramatikon dulingve (germane kaj slovene). En la ekzercohoroj la instruisto enkondukis kelkajn novajn elementojn por ebligi maksimume la rcciprokan amikighon kaj praktikan paroladon inter la gelernantoj:

a) la lernantoj sidis en benkoj tiel, ke en chiu benko sidis unu sloveno kaj unu austro,
b) post chiu leciono unu el la ekzercoj (dum 10-15 mmutoj) estis samtempaj paroladoj en paroj.
Chiu paro ricevis 12-16 sur papero skribitajn demandojn. Chiu en la paro devis legi duonon de la demandoj kaj la alia respondi al ili. Tio ebligis la reciprokan paroladon jam post la 2-a tago.
c) Post la 4-a leciono aldonighis plia simila ekzerco, en kiu chiu en la paro devis mem rakonti al la alia partnero pri si je iu difinita temo. La partnero devis noti, kion li audis kaj inverse, d) En la dua semajno 4-foje okazis ekzerco, en kiu chiu unuopulo devis 3-minutojn rakonti al la instruisto je iu donita temo kaj tiel diri chiufoje minimume 8 frazojn.
e) krom tiuj paroligaj ekzercoj okazis multaj skribaj ekzercoj, chefe tradukadoj al Esperanto, legado de bildstrio, kantado kaj lingvoludoj lau la instrukciaro por la kursgvidantoj.
f) chiutage estis dedichitaj 10 minutoj al lemado kaj kontrolado de la vortoscio.

Malgrau la fakto, ke tiu chi grupo estis iom tro granda (originala plano estis havi 6+6 kursanojn do entute 12), la tuta programo estis komplete realigita. La partoprenintaj infanoj estis meze kvalitaj, do inter ili trovighis ghenerale bonegaj, meze bonaj kaj ankau malbonaj lernantoj. La nura efektive nesolvita problemo restis la manko de tempo por lerni vortojn kaj la fakto, ke la infanoj ne lernis sufiche hejme. Aparte grava kaj pozitiva flanko de chi tiu kurso estis, ke pri ambau grupoj tre atente zorgis la lernejoj mem pere de taskigitaj instruistoj kaj prizorginte manghojn dum la pauzoj, en kiuj la infanoj povis plie pliproksmighi. Krome la instruistoj iom pli stimulis la gelemanojn lerni tiel, ke ili pli serioze lernis ankau hejme kaj dum la veturado en la busetoj. La lernejoj helpis al la lernantoj ankau tiel, ke ili ne devis tro zorgi pri la lernado por la antautagmeze vizitata regula lemeja instruado char la profesoroj ne ekzamenis la infanojn en tiu periodo.

La publikan ekzamenon la 13-an de marto kontrolis cheeste ankau officiala regiona lerneja inspektoro de Deutschlandsberg, sinjoro Gernot Pecwar. Jen la rezultoj de la ekzameno:

La ekzameno konsistis el skriba kaj parola parto.

En la skriba parto chiuj sknbis taskon dum 30 minutoj. Ili povis mem elekti inter du proponitaj temoj: "Kial mi lernas Esperanton" kaj "Mia granda problemo" kaj devis skribi minimume 10 frazojn.
En tiu skriba parto la plej malgranda tasko konsistis el 10 frazoj kun entute 51 vortoj (krom unu escepto) dum la plej granda estis 17-fraza kun 110 vortoj.

Specialan taskon kun nur 6 frazoj sed tre komplikaj skribis knabino Stephanie:
"Kial mi lernas Esperanton?"
Mi pensas. ke ghi la bona ideo estis, ke infanoj de Deutschlandsberg kaj infanoj de Radlje kune Esperanton lernas. Mi shatas Esperanton char ghi estas facila kaj char oni ghin kiel sekreta lingvo uzi povas. Estas ghoje, ke lingvon oni povas, kiun preskau neniu komprenas.
Krome interesas min aliaj lingvoj kaj mi trovls novajn amlkojn kaj amikinojn."

Dua aparte bona eseeto estas de knabo Thorsten:
“Mi lemas Esperanton. Kial? La lingvo plachas al mi. Mi trovas la lingvon bonega. Mi trovas tion ankau bona, ke iu lingvon Esperanton malkovris. La lingvo estas jam comete malfacila. Oni bezonas ankau pli da tempo por tio. Mi lernus la lingvon. Mi status plulerni. La silaboj estas multe pli facilaj ol che la germana lingvo. Mi shatas skribi leterojn en la lingvo al aliaj infanoj.
Mi achetis ankau jam librojn en Esperanto. La lingvo plachas al mi.”

La plej malbona teksto estas la jena:
“Mia granda problemo Mia granda problemoj estas ke estis malordo. Mia problemoj estas ke kverelas pro auto. Mia problemoj estas ke kverelis kun amikoj. Mia problemoj estas lerni. Mia problemoj estas skribi sur tabulo. Mia problemoj estas en lernejo. Mia problemoj estas alia lernantoj.
Mia problemoj estas instmistino che matematiko. Mia malgrandan problemo estas patro kaj patrino.” (Tamen tre impresa enhavo!)

En la parola parto chiu devis paroli dum 3 minutoj je hazarde elektita temo.
Sur dek kartonetoj trovighis 20 temtitoloj, sur chiu kartoneto po du. Chiu lernanto elprenis hazarde unu el la kartonetoj, turnis ghin kaj povis elekti unu el la du supre skribitaj temoj.

Jen la temoj:
Milito kaj paco / Mia instruisto,
Teatro kaj kino / Ekskurso kun geamikoj,
Modema muziko / Miaj leteramikoj,
Sporto en mia lando / Kiel mi ludas,
Gepatroj kaj gefiloj / En malsanulejo,
Mia lando / Kion mi rigardas en televido.
La amo / Mia plej bona amiko,
Televido hodiau / En vendejo,
Mia unua amo / En lernejo,
Literaturo / En malsanulejo.

La minimuma nombro da diritaj frazoj dum la tri minutoj estis 8 kaj la maksimuma 24. Do la kompleta rezulto estis bonega, kion ja esprimis ankau en sia parolado la inspektoro, dirinte, ke estas mirinde, ke nur post du semajnoj la infanoj povas tiom multe paroli kaj skribi. Objektive, mi havis tamen la impreson, ke unu el la lernantoj ne faris la minimumon necesan: atingi tiun staton, en kiu la frazoj de li diritaj estus komprenitaj de alilandaj esperantistoj.
Tamen ankau li en la ekzameno mem atingis tiun minimumon. Do la sukceso estis 100%. La notoj estas la jenaj: 2 infanoj estas superbonegaj, 4 estas bonegaj, 4 estas tre bonaj, 4 bonaj kaj 2 minimume bonaj.

2) KURSO PESNICA - LEIBNITZ
La kurso okazis en la jenaj datoj: 15-20-a de marto en Elementa lemejo en Pesnica, de la 22-27-a de marto en Gimnazio en Leibnitz. Publika ekzameno okazis la 29-an de marto en Pesnica.
La organizon de la kursvarbado kaj disponigon de la lemejoj prizorgis la direktoroj, sro Plankensteiner en Leibnitz kaj sinjoro Franc Fiser el Pesnica. La tekniko de la kurso estis identa kun la antaue priskribita.
La konsisto:

Gelernantoj el Pesnica:
1. Andrej Zvarc, Pekel 24, 2211 Pesnica (1980)
2. Iztok Kropec, Pesnica 21, 22111 Pesnica (1980)
3. Bojana Tomazic, Gacnik 84, 2211 Pesnica (1979)
4. Biserka Djerlek, Sentiijska c. 161, 2211 Pesnica (1979)

Gelernantoj el Leibnitz:
1. Falko Kostron, Emerich Kalmang. 4, Leibnitz (1981)
2. Nina Baumhackl, Gersdorferstr. 2, Strass (1981)
3. Birgit Trumpp, Mureckerstr. 3A, Strass (1981)

Studentoj el Maribor:
1. Darja Krajnc, Maistrova 2la, 2000 Maribor (1972)
2. Mario Tement, Na gaj 6, 2351 Brestemica (1971)

Patrino de unu infano:
1. Elfriede Kostron, Emerich Kalmang. 4, Leibnitz

La diferencoj disde la kurso I):
a) La grupo estis grave malpli granda kaj tiusence pli facila
b) Kromaj helpoj de la lernejoj ne ekzistis. Neniu instruisto estis
taskigita zorgi pri la grupoj au sekvi, kio okazas, nenia kroma oferto, mangheto au simile. Ankau la transporton organizis la gepatroj. Tio kauzis, ke jam al la unua horo el la 6 anoncitaj el Leibnitz venis nur 3 kaj el la 8 el
Pesnica venis 5. Post la 3-a tago unu plia el Pesnica forfalis. La restintaj
sukcesis atingi la finon.
Krom la menciitaj vizitantoj ankau unu patrino (Elfriede Kostron) regule vizitis chiujn horojn kaj kunlernis.
c) La ghenerala kvalito de la anoncitaj infanoj estis sub la mezo. Tial la rezultoj estis iom malpli bonaj ol en la unua kurso.

Jen la karakterizoj de la rezultoj:
1. La kurso tamen plachis al la kursanoj, char chiuj krom unu sukcesis regule viziti chiujn kurshorojn, ghi estis amuza por ili kaj ebleco kontakti fremdajn infanojn.

2. Pro la ghenerale malpli alta nivelo de la infanoj kaj neprizorgo de lernejoj, mankis autoritato, kiu devigus ilin iom pli lerni hejme, sekve la vortojn ili praktike tute ne lernis.

3. Necesis perdi multe pli da tempo por klarigadi la gramatikon de la propra
lingvo (slovena kaj germana), char la plej multaj ne distingis, kio estas substantivo kaj kio verbo, des malpli konis la helpverbojn. Pro tio ili malfacile tradukadis el la nacia lingvo en Esperanton.

4. Tiun gravan tempoperdon eblis parte kompensi pro tio, ke la grupo estis grave malpli granda tiel, ke la programon tamen oni faris komplete kaj la finaj rezultoj tamen estis pozitivaj.

5. La lernejoj ne helpis la lernantojn faciligante al ili la regular lernadon. Pro tio ankau la infanoj ne povis lerni iom hejme, ili devis lerni por la normala lemejo.

6. Malgrau tiuj mankoj, la entuziasmo de la lernantoj estis grandega, kion montras la ekzamenaj taskoj, kies titolo estis "Kial mi lernas Esperanton". Kaj tiu entusiasmo kauzis, ke la finaj ekzamenoj montris pli bonajn rezultojn ol shajnis antaue. La fina rezulto estis nur iom malpli bona ol che la unua kurso. Ne ekzistis escepte bonegaj, sed ankau ne escepte malbonegaj.

La ekzameno:
En busa ekzameno minimuma nombro da diritaj frazoj estis same 8 kiel en la unua grupo, sed la maksimuma estis nur 12. Tamen, chiuj senescepte sukcesis paroli pri sia temo tiel, ke fremdulo povus kompreni ilin.
En la skriba ekzameno, kiu dauris same 30 minutojn, la lernantoj povis same elekti inter la temoj:
"Mia granda problemo" kaj "Kial mi lernas Esperanton". Interese, ke chiuj senescepte skribis pri la dua temo. La plej malgranda tasko konsistis el 8 frazoj kaj 36 vortoj, sed la plej longa konsistis el 19 frazoj kun 125 vortoj.
La enhavo de la taskoj montras senescepte grandan entuziasmon pri la kurso kaj pri Esperanto, kvankam inter la taskoj ne trovighas aparte bonaj au aparte malbonaj. Bonega estis neniu. Kvar estis tre bonaj, 2 estis bonaj kaj unu estis minimume bona.

IV) KONKLUDO KAJ SEKVOJ
La rezulto montras, ke tiaspecaj kursoj estus plensencaj por tiaj infanoj, se nepre la agadon sekvus atente la lernejaj autoritatoj, kiel tion faris la lernejoj en Radlje kaj Deutschlandsberg kaj se la grupoj estas malgrandaj (gis 12 personaj). Se tio ne ekzistas, pli bone estas fari la kursojn kun pli aghaj infanoj (15-17jaraj), kie forfalas la problemo de baza nacilingva gramatiko, ili konas pli da fremdaj vortoj lerninte pli longe aliajn lingvojn kaj estas pli seriozaj rilate la hejman lernadon de vortoj. Por tamen ghenerale pliefikigi la lernadon de vortoj necesus nepre enkonduki helpilon per vortoj sur kartetoj.

Post tiu rapida kaj intensa enkonduka lernado, sed grava pro tio, char per ghi oni povas jam reciproke paroleti, sed chefe char oni atingas la momenton de entuziasmigo kiel gravan motivigilon antau ol oni eventuale perdus la deziron plulerni, oni devas daurigi la lernadon dum pliaj 24-30 horoj. Se tiu lemado okazas ankau komune kun alilandanoj (ech se nur unufoje semajne) la flueco de la lingvo estas atingata post tiuj aldonitaj horoj, do post 2-4-monata lemado.

Grava shtupo en pliperfektigo de tiu chi-modelo estus enkonduki familian kursaron, en kiu infanoj kune kun gepatroj lernus. La familio Kostron en la dua kurso montris bonegan ekzemplon, char tiel kaj la infano kaj la patrino havis bonegan sukceson.
Nome la patrino lernis por stimuli kaj helpi la filon kaj la filo stimulis la patrinon. Ili ambau lernis pli hejme ol se lernus nur unu el ili. En la taskoj de pluraj infanoj videblas, ke hejme kun la infanoj iom kunlernis kaj helpis pluraj gepatroj.

La tutan eksperimenton kelkfoje vizitis jhurnalistoj. 3 foje el slovenaj gazetoj Vecer kaj Slovenec kaj unu foje el radio Radlje. En Austrio unufoje el loka gazeto Weststeierische Rundschau kaj unufoje el loka Radio.

V) ALDONOJ
a) Listo de lerniloj
1. Lemolibro Zagrebmetoda en la gemiana kaj slovena versioj (autoroj: Zlatko Tisljar, Spomenka Stimec, Ivica Spoljarec, Roger Imbert). Slovena adapto: Branka Levacic.
Germana adapto Josef Wesian, Karl Hirmann, Dr. Heinz Paul Kovacic.
2. Instrukciaro por la kursgvidantoj de Zlatko Tisljar
3. Bildstrio "Kiu estas Jozefo" de Claude Piron kaj Vjekoslav Ivezic
4. Audkasedo de la Zagreba Metodo (autoroj kiel che la lernolibro)
5. Serioj de demandofrazoj por stimuli konversaciadon (Z. Tisljar)
b) fotoj
c) gazetartikoloj
d) Skemo de la Zagreba Metodo
e) Informo pri ekzisto de video-filmo
f) Atestilo


Maribor, 30.03. 1993

.: Ritorna ad argomento Eŭropo | Europe | Europa :: Ritorna a Indice Argomenti :.
--------------------------------------------------------------------------------
Radikala Partio - Radio Radicale
© "Esperanto" Radikala Asocio 2003-2010